English Español Français Português

La arbara muzeo estis planita fine de la 1920-a jardeko de la tiama direktoro de la Arbara Servo, Octávio Vecchi. Ĝia sidejo, konstruita inter 1928 kaj 1930 kaj inaŭgurita en 1931, estis planita specife por eksponado de ĝiaj kolektaĵoj kaj por la laboratorioj kiuj funkciis en la suba etaĝo inter 1930 kaj 1960. La Arbara Muzeo ludis gravan esploran rolon kaj gastigis laboratoriojn pri meteologio, fotografio, herbejo kaj lignoteko de la Arbara Servo, nuna Arbara Instituto. La kolekto konsistas de vasta aro da lignartaĵoj, semoj, lignogravuraĵoj, lakaĵoj, mebloj, ornamaĵoj, akvareloj, granda olepentraĵo de Helios Seelinger pri la historio de San-Paŭlo, fresko pri lokaj specioj pentrita de Antonio Paim Vieira, vitraloj faritaj de Casa Conrado, inter aliaj verkoj.Kunligante sciencon, historion kaj arton, la muzeo estas ejo por media aprezado kaj edukado.

LOKALIZO

  • Parque Estadual Alberto Löfgren,  Rua do Horto, 931 – Horto Florestal – São Paulo – SP – Brasil